Esperanto

782 readers
3 users here now

Bonvenon!

Por la uzado de nia kara lingvo.

founded 4 years ago
MODERATORS
1
 
 

La 15-an de Decembro ni, esperantistoj, festas la Zamenhofan tagon, aŭ la Tagon de Esperanta libro. Kiel vi festi ĝin?

En Slovakio ni kunigis la feston kun brigado en (daŭre relative nova) Esperanta arĥivo. Ĝi enhavas multajn librojn, gazetoj kaj alian materialon, sed ĝi dume ne estas plene ordigita. Ni daŭrigis apartigadon de pluroblaĵoj kaj ordigadon de gazetoj kronologie. Tio estas "formika" laboro (atentado pri multaj detaloj), do eĉ kiam oni multe laboras, la rezulto estas malbone videbla. Ni bone progresas, kvankam daŭre multo restas farinda.

Vespere ni komune feste manĝis, babilis, kaj fine Majka Minichová gvidis muzikumadon, ludante gitaron kaj gvidkantante.

Sekvan tagon ni havis kelkajn prelegetojn en la oficejo de E@I. Petro Baláž prezentis lastatempajn aktivaĵojn de E@I, novajn eldonaĵojn, UK-jn 2026 en Aŭstrio kaj 2027 en Aŭstralio (simileco de landonomoj pure hazarda :).

Maciej Jaskot (profesoro pri la hispana lingvo en la universitato en Krakovo) pri mitoj de lingvolernado.

KuboF Hromoslav pri novaĵoj de Vikimedio EO kaj la Projektejo - nove preparata projekta mastrumilo por la tuta Esperanta komunumo.

Estis menciitaj ankaŭ nuntempaj projektoj subtenitaj de Erasmus+, kiel SANO (reprezentita de VMEO) kaj pluraj de E@I.

2
 
 

https://pl.wikisource.org/wiki/Wiki%C5%BAr%C3%B3d%C5%82a:Strona_g%C5%82%C3%B3wna

Vikifontaro estas frata projekto de Vikipedio, kiu stokas plenajn originalajn tekstojn - libroj, gazetoj, deklaroj, kantoj ks, kiuj estas sen strikta aŭtorrajta protekto. Se vi interesiĝas pli, jen estas pli senpaga kurso pri ĝi: https://kursoj.esperanto.wiki/vikifontaro/

3
 
 

Mi estas sufiĉe nova en Lemmy kaj mi ŝatus partopreni en diversaj komunumoj en Esperanto. Tamen, ĝis nun mi vidis nur tiun ĉi, ĝeneralan pri Esperanto.

Ĉu vi scias pri aliaj? Se jes, bv. listigi ilin.

Ĉu vi ŝatus partopreni ankaŭ en temaj Esperant-lingvaj komunumoj? Se jes, pri kiuj temoj?

4
 
 

Mi persone kunlaboris kun Rob dum 1 jaro kiel iama volontulo de TEJO. Li estis nekredeble optimisma, ĉiam ridanta eĉ se laca, kun nekredeble akra okulo por lingvaj eraroj. Mi ankaŭ traktis liajn korektojn por la gazeto Kontakto de TEJO kaj vere miris kiujn ĉiujn erarojn kaj malglataĵojn li kapablis rimarki. Esperantujo la perdis plian giganton.

Imagu kiom da ĝojo li povus sperti, kiom da tekstoj provlegi, al kiom da blindaj esperantistoj helpi se li vivus eĉ nur 1 jaron pli longe.

Jes, ni ĉiuj dezirus tion. Nuntempe ni ne havas tian medicinon. Iam ni kreos ĝin. Por Rob, bedaŭrinde, estos malfrue. Same por multaj aliaj bonaj homoj. Ĉiun tagon, je kiu ni plifruigos kreon de vera aĝiĝ-renversa medicino, ni savos 110 000 homojn. Kaj por tio indas labori!

https://www.liberafolio.org/2025/11/30/forpasis-rob-moerbeek-vivanta-institucio/

5
 
 

Vikimedio EO estas organizo, kiu helpas al volontulaj kontribuantoj verki Esperantajn Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn. Ni precipe organizas konkurson, prelegojn, trejnadon, kaj ankaŭ organizas grandajn projektojn subtenitaj see Erasmus+.

Por pli bone disdividi nian laboron, labori pli efike kaj esti pli daŭropova no serĉas novajn funkciulojn. La bazo estas novaj Estraranoj, kaj aldone ankaŭ Kasiston, Ĝeneralan Sekretarion kaj (rezervan) Membron de Revizia Komisiono.

Kiel funkciulo vi havos altan influon al nia laborado, do vi povos pli efike fari bonon por kaj per Esperantaj Vikimediaj projektoj. Samtempe, se vi estas Eŭropano vi havos prioritatan lokon en niaj subvenciataj projektoj de Erasmus+, inklude por via plia edukado.

Se vi forte entuziasmas pri Vikimedio kaj havas rilatajn spertojn pri organiza laboro (vidu ligilon sube) kandidatiĝu nun. Se vi volas plispertiĝi por bone servi, kontaktu min kaj ni interkonsentos 👇

https://esperanto.wiki/2025/kandidatigu-al-la-estraro-revizia-komisiono-au-kiel-kasisto-au-sekretario-ekde-2025

6
 
 

Saluton. Vikipedion vi probable ja konas ;-) Mi gvidas la organizon Vikimedio EO, kiu helpas al disvolviĝo de la Esperantaj Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj per agadoj aliaj ol kutima verkado de artikoloj.

Nun ni preparas la Jaran planon 2026, kaj ĉi-jare mi eksplice invitas al ĝia kunkreo ankaŭ aliajn aktivajn Vikimedianojn, kiel ni pluraj ĉi tie estas! VMEO estas komunuma organizo, kiu celas provizi labormedion por volontuloj, sed solaj Estraranoj certe ne faros ĉion ;-)

Do, se vi havas ideon pri agado, kiun vi mem pretas gvidi, aŭ almenaŭ helpi organizi ĝin, aldonu ĝin al la malneto de la plano! Mi redaktos la finan version kaj post semajno ĝin traktos en la Kunsido de la Ĝenerala asembleo por oficiale aprobi ĝin.

Legu detalojn kaj kontribuu al la Jara plano 2026 👇 https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2026

7
 
 

Kiel progresigi Esperanton kiom eble plej multe per niaj limigitaj rimedoj? Montriĝas, ke iuj laboroj kreas multege pli grandan socian influon ol aliaj. (pri tio devus esti ankaŭ strategia planado ;)

Metodojn de trovado de la plej influaj laboroj, kaj spurado de ilia progreso traktas ekz. la efika altruismo.

Mi lernas pri ĝi nun kaj konsideras ĝin promesplena. Sed en la Esperanta movado ni bezonas pliajn altkapablajn homojn, kiuj kapablas bone strategiumi kaj subteni plej taŭgajn laborojn. Ni, kiel Esperantujo, bezonas plispertiĝi.

Tial mi invitas vin al virtualaj senpagajn (anglalingvaj...) kurso kaj konferenco pri efika altruismo. La limdatoj estas proksimaj, do agu rapide ;-)

Kursoj por komencantoj kaj pogresintoj pri efika altruismo (kandidatiĝu ĝis la 16-a de Novembro 2025): https://www.effectivealtruism.org/courses

Konferenco kun ebloj retiĝi kun aliaj bonagantoj (aliĝu ĝis la 3-a de Decembro 2025): https://eaconnect.effectivealtruism.org/

Bv. diskonigi en viaj Esperantaj (kaj aliaj bonfaraj) organizoj.

8
 
 

Ekde la 4a de novembro, ŝajne.

9
 
 

Mi tradukis tion. Kion vi opinias pri ĉifrovalutoj?

10
 
 

Mi fartas bene. Mi sidas sur mia segxo apud mia tablo kaj skribi tion tekston.

11
 
 

Sal! Mi scias, ke apenaŭ iu konas min, sed ĝi aperau, ke mi estos moderiganto por la nia komunan! Mi promesas, ke mi faros ĝin atente!

12
 
 

aŭ eble la vorton "Esperanto"

se vi ne scias, pri kio temas: !canvas@toast.ooo

13
14
4
Great news everyone! (furries.club)
submitted 6 months ago* (last edited 6 months ago) by helloyanis@furries.club to c/esperanto@sopuli.xyz
 
 

Great news everyone!
I just made an update to https://vortkom.xn--3s8h30f.ws/ ! ( https://vortkom.xn--3s8h30f.ws/ )
- Due to popular demand, it now has a basic esperanto to english dictionnary with a few components so you can get a feel for how the app works
- Improved loading times! Tested with more than 8400 components in a file and it takes around 20s to import them all (with a new loading bar!), limited the list to 1000 components at most to avoid lags. You can still search the remaining ones! Search is still lightning-fast!
- Automatic detection of the x-system and switches to accents as you type!
- Can now edit and delete components straight from the search bar!

Enjoy and please give me some feedback!!
#esperanto #foss #web @nlupo @esperanto @esquilo

15
 
 

Finally public! My new #opensource web-app to learn #esperanto!
Words in Esperanto are a bit like lego bricks! Put components that mean different things together to make a word!
So why not use that to learn new words?
Add your own word components to build your personal dictionary (eg. "Malgrandaj" -> "Mal" (the opposite of), "grand" (big), "a" (Word is an adjective), "j" (Word is plural))
So if you have a good enough dictionary, you can infer the meaning of words by just looking at how they are build which is in my opinion the best way to learn!
Some cool features include :
- Import and export your dictionary as a file
- Smart search, will automatically find if it's a component or a word you're looking for!
- Install it as an app to be able to use #offline !
- Optimized to hold and work with large amounts of data! (For fast search)
Try now and give me some feedback!
https://vortkom.xn--3s8h30f.ws/

@esperanto @novajxoj
(In english because targeted for learners (and I'm still one!))

16
5
submitted 6 months ago* (last edited 6 months ago) by jorgesumle@lemmy.blahaj.zone to c/esperanto@sopuli.xyz
17
 
 

"La lingvo Ch'ol ne estas simple komunikilo, ĝi estas la vehiklo de riĉa kultura tradicio kaj praa scio" diras José Raúl, kiu kreas laborrenkontiĝon kaj filmetojn por majaa junularo.

18
19
 
 

cross-posted from: https://sh.itjust.works/post/32081234

English: "The car broke down. Can't pay for eggs. Thanks, Biden! Thanks, Trump!"

20
 
 

cross-posted from: https://sh.itjust.works/post/32037275

English: “Finally, a snow day. But it’s Saturday!”

21
1
submitted 10 months ago* (last edited 10 months ago) by UniversalMonk@sh.itjust.works to c/esperanto@sopuli.xyz
 
 

cross-posted from: https://sh.itjust.works/post/32039982

English: "Reddit is too nerdy. I'm switching to Lemmy, that'll certainly boost my popularity!"

22
23
 
 

La ŝtata lingvoekzamena centro ONyC en Hungario decidis ne plu organizi ekzamenojn pri Esperanto pro la malgranda kvanto de aliĝintoj.

24
12
submitted 1 year ago* (last edited 1 year ago) by similideano@sopuli.xyz to c/esperanto@sopuli.xyz
25
view more: next ›